Blogo en Esperanto http://helton.de// ich@helton.de (Helton Eduardo Ritter) Via Ŝuldo - Deine Schuld - Die Ärzte http://helton.de/Blog/article/eo/143 Ĉu kolerigis vi jam hodiaŭ, Ĉu estis hodiaŭ ĝi malbona?
Ĉu ree demandis vi, kial neniu estis entrepena?
Vi ne devas akcepti tion, kion vin entute ne konvenas
Kiam vi vian kapon ne nur al ĉapoporto havas


Ne estas via ŝuldo, ke la mondo estas, kiel ĝi estas
Ĝi estos nur via ŝuldo, se ĝi tiel resti
Ne estas via ŝuldo, ke la mondo estas, kiel ĝi estas
Ĝi estos nur via ŝuldo, se ĝi tiel resti


Kredu neniun, kiu vin diras, ke vi nenion povas ŝanĝi
Tiu, kiu tion defendas, havas nur timon de ŝanĝo
Ili estas la sama, kiuj klarigas, ĝi estas bona, kiel ĝi estas
Kaj kiam vi ion ŝanĝi volas, tiam estas vi aŭtomate teroristo


Ne estas via ŝuldo, ke la mondo estas, kiel ĝi estas
Ĝi estos nur via ŝuldo, se ĝi tiel resti
Ne estas via ŝuldo, ke la mondo estas, kiel ĝi estas
Ĝi estos nur via ŝuldo, se ĝi tiel resti
Pro ĉiu, kiu la mondon ne volas ŝanĝi
Subskribu ilian mortjuĝon


"Lasu ni diskutu, ĉar en nia bela tero
Estas almenaŭ teoria ĉiu timinda tolere
Vortoj ne volas emocii, vortoj ĉagrenas neniun
Pro tio lasu ni pri tio paroli, diskutoj estas bonaj"


Ne - reiru al strato, demonstraciu tion ree
Do kiu ne plu tentas kompreni, povas nur kredi!
Tiu, kiu vin anusiĝas, tiun vi potenciĝis
Pro tio lasu ili vian voĉon aŭdi, ĉar ĉiu voĉo nombras


Ne estas via ŝuldo, ke la mondo estas, kiel ĝi estas
Ĝi estos nur via ŝuldo, se ĝi tiel resti
Ne estas via ŝuldo, ke la mondo estas, kiel ĝi estas
Ĝi estos nur via ŝuldo, se ĝi tiel resti


Ne estas via ŝuldo, ke la mondo estas, kiel ĝi estas
Ĝi estos nur via ŝuldo, se ĝi tiel resti

Fonto:
http://xisberto.blogspot.com.br/2008/03/deine-schuld.html

]]>
Sun, 15 Sep 2013 15:01:00 +0000
The language challenge - facing up to reality http://helton.de/Blog/article/eo/138 A great explanation of why. I always feels it pleasant.

]]>
Fri, 30 Aug 2013 13:08:00 +0000
15 Vortoj de la tagoj - Leciono 2 http://helton.de/Blog/article/eo/60 You may observe that Esperanto is so simple in terms of grammar that you can understand by yourself some constants like:

  • If end with "I" = Is a verb / action
  • If end with "A" = Is an adjective / quality, characteristic
  • If end with "O" = Is and substantive / Thing, object

Simple not? That is why I like it! Have fun with the vocab. bellow.


KONFIRMI
en: to confirm, to corroborate
pt: confirmar

1. Plicertigi la verecon, sendubecon de io:

La okazo konfirmis la teorion de esploristoj.
La registaro malkonfirmis la novaĵon pri ribelo.
Mi jam ricevis la konfirmon pri ricevo de mia mendo.
Li konfirme skribis al mi pri tio.

2. Sankcii, ratifiki:

Reĝo konfirmis la decidon kaj subskribis la ordonon.
La testamento jam estas konfirmita.
Dum kunveno konfirmiĝis la antaŭaj decidoj.


PENDI
en: to hang, to droop
pt: pendurar

1. Esti alligita per unu ekstremo tiel, ke la cetero estas libera, ne tuŝante la teron aŭ plankon:

Sur la muro pendis belega bildo.
Tie staris la hundo kun elpendanta lango.
Malpendigu ĉi tiun pentraĵon, ĉar mi ne ŝatas ĝin!
Super la pordo de la butiko pendis lumigebla elpendaĵo.
Li donacis al ŝi belajn orajn orelpendaĵojn.

2. Esti levita de sur la tero per ŝnuro ĉirkaŭ la kolo, kaj morti de premsufoko:

Longe ŝtelas ŝtelisto, tamen fine li pendos.
Por pendigi ŝteliston, antaŭe lin kaptu.
En dom' de pendigito pri ŝnuro ne parolu.
Pendonto ne dronos.
Li ne plu volis vivi kaj decidis sin pendumi.


3. Resti senmove super iu aŭ io, ŝvebi:

La luno pendis en la ĉielo.
La balono flugpendis en la aero.


NAIVA
en: naive - Adjective of a person or action showing a lack of experience, wisdom or judgment. Innocent.
pt: ingênuo, inocente.

1. Sensperte malkaŝema kaj kredema, kiel infano:

La knabino estis juna kaj naiva.
Ne ekzistas naiva vulpo, ne ekzistas homo sen kulpo.
Naivuloj jam ne ekzistas.
Ŝia naiveco permesas al viroj uzi ŝin.
Ŝi estas naivega (iom stulta pro troa naiveco).

2. Senartifika, ne montranta pripensadon aŭ spertiĝon:

Via amo estas naiva.
La virino naive rakontis, kiel ŝi lin delogis.


OPORTUNA
en: handy, opportune, convinient
pt: oportuna

1. Facile uzebla pro bona adaptiĝo al sia destino:

Miaj ŝuoj ne estas tre belaj, sed ili estas tre oportunaj.
Ni oportune sidis sur la sofo.
Li inventis diversajn oportunaĵojn, kiuj faciligas al ni la vivon.
Neniu dubis pri la oportuneco de tiu belega aŭto.

2. Faciliganta ian agon, faron pro sia ĝusta konveneco:

Ni atendu pli oportunan tempon por paroli pri tiaj aferoj.
Tiu ekspozicio estas oportuno por montri la utilecon de Esperanto.
Aĝo maljuna ne estas oportuna.
La demando estas tre maloportuna!
Mi ne volas vin maloportuni, pro tio mi jam foriras.


RUZA
en: smart, clever, cunning, sly
pt: inteligente, esperto

Kapabla elpensi lertajn, artifikajn rimedojn, por atingi celon, kaj uzi ilin, ne rimarkate de aliaj:

Alian fojon mi estos pli ruza kaj mi pli min gardos.
Eĉ vulpo plej ruza fine estas kaptata.
Tiuj ruzulinoj ruze eltiris de mi la sekreton.
Neniu provu ruzi kontraŭ li.
Ŝi denove trovis iun ruzaĵon kaj elturniĝis.
Neniu iam povis vidi ĉe mi ian ruzecon.
Li estas senruza persono. Eble pro tio li estas mia plej bona amiko.


KOMFORTO
en: confort
pt: conforto

Ĉio, kio igas la vivadon pli facila, la loĝadon pli oportuna, la hejmon pli ripoziga; ĉio, kio malpliigas penon kaj laciĝon en la ĉiutaga vivo:

La komforto ne ĉiam kuniĝas kun la lukso.
En Afriko vivcirkonstancoj ne estas komfortaj.
Ĉu vi sentas vin komforte?
La tuto de malriĉaj landoj, en kiuj la industria revolucio ne komfortigis la vivkondiĉojn de plej multaj homoj, nomiĝas tria mondo.
Ŝi dormis en senkomforta lito.
Estis tre malkomforte kuŝi sur la planko.


ADHERI
en: to adhere (scientific language). Represent truthfully and in detail: "the account adhered firmly the fact". To belive in. To observer, to represent.
pt: aderir, respeitar, cumprir com.

Supraĵe gluiĝi sur io; supraĵe fiksiĝi pro ia speciala forto:

La du randoj de la vundo adheris.
Por garantii firman adheron necesas ŝmiri gluon sur ambaŭ surfacoj.
Adhera rubando malhelpis la fluadon de la sango.


STRIKTA
en: tight
pt: apertada, estrita, sevaro, rigoroso.

1. Tre streĉe alĝustigita:

Li havis sur si striktan veston.
La kamizolo sidis sur mi strikte kaj streĉite.
La dancistino havis belan striktaĵon (veston, kiu strikte adheras al la korpo).

2. Severe preciza, rigora, ne permesanta deflankiĝon:

Mi vizitas lernejon kun ege striktaj reguloj.
Ŝi spitis la striktecon de reguloj kaj foriris ien nokte.


RIVELI
en: to reveal, to develop
pt: revelar, desenvolver

1. Aperigi, malkovri tion, kio estis nekonata, nevidebla aŭ sekreta:

Mi al neniu rivelos miajn planojn.
Rivelo de malagrablaj faktoj surprizis lin.

2. Aperigi per specialaj kemiaj banoj la latentan bildon (negativon aŭ pozitivon) sur la impresita tavolo de plako, filmo aŭ papero:

Oni ne kuraĝis riveli kaj kopii tian foton.
Rivelanto (rivelilo) estas substanco, konvena por rivelado, kaj ankaŭ ĝia solvaĵo en akvo.


AKLAMI
en: to applaud, to acclaim
pt: aplaudir, aclamar

Per favoraj krioj akcepti, saluti (se paroli pri granda amaso):

Ĉiuj aklamis kaj honoris la princon.
Oni aklame nomis lin prezidanto.
Li fariĝis la unua prezidanto per aklamo.


STREBI
en: to strive for, to aspire
pt: aspirar

Energie streĉi la fortojn de la korpo, menso aŭ spirito, por atingi celon:

Li strebas al riĉeco.
Ni devas trovi amikojn, kiuj apogos nin en la strebo.
Ekzistas homoj, kiuj de tempo al tempo sentas strebadon al poezio.


CETERA
en: remaining, rest of
pt: restanto, o resto, o que sobra

Restanta, ankoraŭ ne menciita:

La asocio plibonigu la fluon de informoj inter la membroj, la landaj asocioj, la komitato, la estraro, CO kaj ceteraj instancoj ligitaj al UEA.
Cetere, ĉu vi scias, ke ŝi jam havas bebon?
Faru vian aferon, Dio zorgos ceteron.


KONTAĜI
en: to communicate/transmit an infectious disease
pt: contágio

Komuniki malsanon per senpera aŭ pera kontakto inter du vivuloj:

La ratoj kontaĝas diversajn malsanojn.
Tiu malsano ne estas kontaĝa.
Ĉi-monate ni spertis kontaĝan infektadon de lernantaro.


ĈAGRENI
en: to grieve, to annoy, to vex, to worry
pt: lastimar (morte), preocupar-se

1. Kaŭzi malplezuron al iu, kontraŭstarante al ties intencoj aŭ deziroj:

Tiu perdo de tempo min ege ĉagrenis.
Li estis ĉagrenita, ke oni lin tiel trompis.
Bedaŭro kaj ĉagreno ŝuldon ne kovras.

2. Aflikti:

Ŝia morto tre ĉagrenis min.
La pupo rompiĝis kaj la infano ĉagreniĝis.
Tamen sian rideton li ne perdis ankaŭ en tiu ĉagrena okazo.


ĈANTAĜI
en: to blackmail
pt: chantegear

Devigi iun per skandalminaco pagi monon aŭ doni avantaĝon:

La amaĵistino komencis ĉantaĝi la ministron.
Mi ne cedis al ilia ĉantaĝo.
Tiu ĉantaĝisto scias multajn sekretojn kaj vivtenas sin per ĉantaĝoj.


Fonto: http://en.lernu.net/lernado/vortoj/tagovortoj/arkivo.php

]]>
Sun, 18 Aug 2013 15:03:22 +0000
15 Vortoj de la tagoj - Leciono 1 http://helton.de/Blog/article/eo/58 DUBI
en: to doubt
pt: duvidar

1. Ne esti certa pri la ekzisto, realeco aŭ vereco de io:

Mi dubas pri ŝia amo.
Lia fideleco estas dubinda.
Vi posedas nedubeblan talenton.
Sendube vi estas prava.

2. Ne scii, heziti kredi, ĉu io okazos aŭ ne:

Mi forte dubas, ke oni akceptos nian proponon.
Dubo gardas kontraŭ risko.
Granda parolisto estas duba faristo.
Li dubas pri multaj aferoj - li estas dubema.


PREFERI
en: to prefer
pt: preferir

Decidiĝi favore al unu afero aŭ ago post komparo kun alia:

Mi preferas bananojn al pomoj.
Mi preferis tion ne fari.
La instruistino havas preferon por li.
Aĉetu kuketojn prefere al bombonoj.
Mona donaco estas preferinda.
Nia domo havas preferindecon, ke ĝi ebligas vendiĝi kontraŭ granda monsumo.


ODORI
en: to smell, to give off an odour, to reek
pt: cheirar, liberrar um odor, cheiro

1. Eligi materiajn nevideblajn korperojn, kapablajn impresi flarsenson:

Odoras je brasika supo.
Kiu mem sin gloras, malbone odoras.
Mono odoron ne havas, sian devenon ne diras.
Li ĝuis ŝian bonodoran korpon.
Mi ne sentas la odoron de la manĝo, ĝi ŝajnas esti senodora.

2. Vidigi en si ian apartan econ, montri, aperigi, signi:

Via tiel malfrua reveno odoras perfidon!
Lia oferto estis agrablodora.
Tiu lando malbonodoriĝis.


INDIFERENTA
en: indifferent
pt: indiferente

1. Prezentanta nenian motivon por prefero, por intereso:

Via opinio estas indiferenta por mi.
Oni povas preni la kuracilon antaŭ aŭ post manĝo, indiferente.

2. Montranta nenian preferon, intereson pri iu aŭ io:

Li estas indiferenta pri ĉio, pro tio neniu volas amikiĝi kun li.
Mi indiferente rilatas al la poezio.
Li traveturis la plej belajn landojn kun plena indiferenteco.


FANDI
en: to melt
pt: derreter

1. Likvigi per varmo solidan substancon:

Fandu la buteron - ni faros kukon.
La kandelo jam fandiĝis.
Iridio estas tre malfacile fandebla metalo.

2. Produkti (objekton) per fandado de kruda materialo en formujon:

Fandistoj fandis sonorilegon por la preĝejo.
La fandado de la statuo daŭris tre longe.
Fero ne kunfandiĝas kun argilo.

3. Moligi:

Liaj belaj vortoj fandis ŝian koron kaj ŝi ne plu koleris.
La tempo forfandos tiun glacian indiferentecon.
Lumaj radioj disfandis la rigidecon de ŝiaj trajtoj.


AKIRI
en: to acquire, to obtain, to get, to attain
pt: adiquirir, obter

1. Iĝi posedanto de io konkreta per aĉeto, interŝanĝo aŭ alie:

Ni akiris tre bonan domon je malalta prezo.
Kiu amas la liton, ne akiros profiton.
Peke akirita ne estas profita.
Kiel akirite, tiel perdite.
Akiro kaj perdo rajdas duope.

2. Sukcesi ricevi ion petitan:

Vi devas akiri por tio la permeson de la Akademio.


3. Per propra klopodo sukcesi havigi al si ies favoron, helpon, apogon:

Li estis tre bonkora kaj helpema kaj pro tio akiris multajn amikojn.
Ŝi estas neakirebla virino.
Li provis flatakiri mian pardonon.

4. Havigi al si ion abstraktan per penado aŭ klopodo:

Ŝajnas al mi, ke vi neniam akiros saĝon.
Scion akiru, sed ne ĉion eldiru.
Per mezuro kaj peso akiriĝas sukceso.
Lasu min reakiri mian spiron.


ĴALUZA
en: jealous
pt: Ciúmes

1. Sentanta doloran maltrankvilon pro la timo pri perdo aŭ difekto de iu sia posedaĵo, kiun oni pro tio fervore prizorgas:

La aktoro estis ĵaluza pri sia famo.
Ĉiu nacio ĵaluze volas konservi sian suverenecon.
Mi tute ne ĵaluzas pri via sukcesa laboro.

2. Sentanta doloran suspektoplenan maltrankvilon pri la fideleco de amata persono:

Li estas tre ĵaluza pri sia edzino.
Amo kaj ĵaluzo estas gefratoj.
Via edzo estas ĵaluzulo, se li malpermesas al vi sola foriri ien.


LACA
en: tired
pt: Cansado/a

1. Sentanta sin malvigla kaj bezonanta ripozon pro eluzo de siaj fortoj per troa penado:

Ni estis lacaj pro longega vojaĝo.
Ĉirkaŭ la mateno vekis laceco, kaj ŝi iom ekdormis.
Laboro lacigas, sed akiro ĝojigas.
La aranĝo estis interesa, sed laciga.
Ne laciĝu viaj manoj pri fremdaj infanoj.
Mi sportis kaj nun volas mallaciĝi.
En sia profesio ŝi estis diligenta kaj senlaca.

2. Tedita de ia okupo kaj deziranta ĝin rezigni aŭ ĉesigi:

Mi jam estas laca de via konstanta ĵaluzo.


FAMILIARA
en: familial
pt: familiar

Tiel senceremonia, kiel interne de familio; senĝena:

Forgesu pri viaj familiaraj manieroj - ĉi tie estas multaj fremduloj.
Vi ne devus paroli familiare kun via estro!
La filo ne ŝatis ĉiujn tiujn familiaraĵojn, precipe karesojn.
Mi sentis min kiel hejme pro ilia familiareco.
Mi pensas, ke ŝi neniam familiariĝos kun mi.


SEVERA
en: strict, severe
pt: estrito, severo

1. Senindulga; ne facile pardonanta kaj forte punanta:

Nia instruisto estas severa, sed justa.
Ne ĉion oni devas severe ekzameni.
Restis neniu spuro de lia antaŭa severo. Preskaŭ ĉiuj instruistoj de nia universitato estas malseveraj.

2. Akre malmilda, malfacile eltenebla:

Venis severa vintro.
Negocaj aferoj estas severaj.

3. Ne toleranta deflankiĝon disde la regulo; postulanta plenan konformiĝon al la modelo, tipo, leĝo:

Ŝi sekvas severan dieton.
Kun vero severa komercaĵo forvelkos.
Severeco de la leĝoj ne detenis lin de tro rapida veturado.

4. Senornama; senigita je ĉio nenecesa, je ĉia superfluaĵo:

Ni rimarkis, ke la arkitekturo de tiu urbo estis severa.


AMPLEKSO
en: extent, scope, range
pt: extensão, escopo, vastidão

1. La grado de volumena grandeco, konsiderata rilate al tio, kion ĝi enhavas:

Babilono estas konata laŭ sia amplekso kaj arkitekturo.
PIV (Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto) estas ampleksa vortaro.
Ankoraŭ kelkaj kursoj ampleksigis la kursejon de lernu!.

2. Grado de metafora vasteco, en rilato kun la entenataj detaloj aŭ cirkonstancoj:

Ni ankoraŭ ne scias la amplekson de katastrofo.
Mi konas vin tiel longan tempon, kian povas ampleksi mia memoro.
La perspektivoj de la Konferenco ampleksiĝis.


STREĈI
en: to stretch, to wind up, to tense
pt: por força, entonação, tensão, destake

1. Forte tiri suplan objekton kaj teni ĝin en pli longigita aŭ pli larĝigita stato:

Streĉu la ŝnuron rigida.
La haroj streĉiĝas (de teruro).
Diplomatiaj rilatoj de tiuj landoj estas streĉitaj.

2. En alta grado uzi sian korpan forton por ia movo, gesto:

Li streĉis la muskolojn de la brakoj.
Streĉu la okulojn!
Tiu vundo de muskolo aperis post streĉo.

3. Uzi plej energie siajn psikajn fortojn, por atingi celon:

Mi streĉos ĉiujn miajn fortojn kaj nepre faros tiun laboron.
Tiu streĉa atendado nin ĉiujn lacigis.
Ŝi falis - tiel efikis sur ŝi la streĉeco, timo kaj doloro.
Li volis malstreĉi sin kaj iomete ripozi.

4. Apliki forton (de tiro, premo, flekso, tordo ks) al elasta korpo, por iel utiligi la rezultontan laboron:

Necesas streĉi la horloĝon.


LAĈO
en: shoe-lace, lace
pt: laço, cadarço

1. Ŝnureto el kotono, silko, ledo ks, kiun oni trapasigas tra specialaj truetoj por streĉi kaj kunligi du partojn de vestoj, korseto, ŝuoj kaj ceteraj:

Mi preferas ŝuojn kun zipoj al ŝuoj kun laĉoj.
Kara, helpu frateton laĉi ŝuojn.
Streĉe laĉita korseto malfaciligis mian spiradon.

2. Io simila (koliero, plektaĵo ks):

Laĉo da koraletoj ĉirkaŭis ŝian belan kolon.
Mi ne volas laĉi mian volon per leĝoj.


PRECIZA
en: acurate, precise
pt: acurrado, exato, preciso, pontual

Ĝuste kaj klare difinita eĉ en la plej malgrandaj detaloj:

Mi bezonas precizan adreson por ke mi povu veni al vi.
Ju pli precizaj la kalkuloj, des pli fortika la amikeco.
Ni interkonsentis renkontiĝi precize je la deka horo.
La desegnisto estas fama pro la precizeco de siaj desegnoj.
La i
nstruistino estis tre precizema - ŝi ĉiam postulis precizajn respondojn.
Ĉu vi povus precizigi la sencon de tiu ĉi vorto?


PUŜI
en: to thrust, to push
pt: lançar, empulso, pressão, arranco, dar um empurrão

1. Per forta movo, premo aŭ frapo, forigi aŭ peni forigi de la okupita loko:

Li puŝis min ne hazarde.
Malgraŭ ĉiuj ventoj kaj puŝoj Esperanto vivis kaj kreskis regule.
Esperanto ne celas elpuŝi la naciajn lingvojn.
Ŝi enpuŝis al li la tranĉilon en la korpon.
Du samaj elektraj polusoj forpuŝas unu la alian.
En la koridoro mi kunpuŝiĝis kun la najbaro.
Li sukcese repuŝis argumenton.

2. Alkonduki al ia stato aŭ ago:

La talento puŝis ŝin al la artista profesio.
Malplena sako puŝas al peko.
Tio povus ekpuŝi al ruiniĝo nian tutan aferon.

Fonto: http://en.lernu.net/lernado/vortoj/tagovortoj/arkivo.php

]]>
Sat, 10 Aug 2013 19:04:12 +0000
Nitobe-simpozio 2013: Anglalingva instruado en neanglalingvaj universitatoj http://helton.de/Blog/article/eo/56 Disvastiĝo de la angla kiel instrulingvo en pluraj landoj de la mondo estis la temo de la ĉi-jara Nitobe-simpozio, kiu okazis de la 18a ĝis 20a de julio 2013 en Rejkjaviko, Islando. La lastaj jaroj estas markitaj per sentebla kresko de la kvanto de kursoj kaj programoj, aparte je la magistra nivelo, instruataj ĉu tute ĉu parte en la angla – la respondo al la grandiĝanta movebleco de studentoj kaj la kreskanta intereso de universitatoj pri internaciaj pritaksoj, kio igas diversajn tipojn de universitatoj tra la mondo konkurenci por rimedoj, ĉefe esplorsubvencioj, kaj por altigi nacian kaj internacian prestiĝon.

La simpozio, kiun organizis la Centro de Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvaj Problemoj, kunigis tre diversecan grupon de 40 invititaj specialistoj pri supera edukado el 23 landoj, ekde Usono, Kanado, Irlando kaj Britio, ĝis Ĉinio, Japanio, Ĉilio, Meksiko, Kipro, Kazaĥio, Azerbajĝano kaj Hindio. La nordiaj landoj (Finnlando, Svedio, Danio, Norvegio kaj Islando) estis aparte bone reprezentitaj. La aperigota libro, English in Nordic Universities: Ideology and Practice, redaktita de Anna Kristina Hultgren, Frans Gregersen, kaj Jacob Thøgersen, eldonota de John Benjamins, Amsterdamo, estis la tuja inspiro por la simpozio.

Festparoladojn faris Rainer Enrique Hamel (Meksiko), Michele Gazzola (Germanio/Italio) kaj F. Xavier Vila (Katalunio, Hispanio).

« Dum la uzo de ununura lingvo en supera edukado evidente faciligas la fluon de informo internacie, ĝi privilegias iujn homojn kaj malavantaĝigas aliajn, kaj ofte ĝin antaŭenigas akademia prestiĝo, pli ol akademia elstareco », komentis Humphrey Tonkin (Usono), unu el la organizintoj de la simpozio. « Ĝi ankaŭ erozias la kapablon de naciaj kaj lokaj sciencaj kulturoj rilati kun la lokanoj, inkluzive gejunulojn », li aldonis. Estas urĝa bezono trovi aliajn, multlingvajn solvojn, li sugestis.

La simpozion, kiu okazis en la Islanda Nacia Muzeo, financis ESF (Esperantic Studies Foundation), kun aldona subteno de la eldonejo John Benjamins. La simpozio okazis sub la aŭspicioj de la Instituto Árni Magnusson por Islandaj Studoj, la Konsilio de la Islanda Lingvo, kaj la Instituto Vigdis Finnbogadóttir por Fremdaj Lingvoj. Ari Páll Kristinsson, de la Instituto Árni Magnusson, prizorgis lokan organizadon.

La Nitobe-seminarioj estas nomitaj honore al Nitobe Inazo (1862-1933), japana diplomato de la 1920aj jaroj kiu pioniris la serĉon por internacia lingva interkompreno.

Fonto: http://esperantic.org/eo/komunikado/novajxoj?n=115

]]>
Sat, 10 Aug 2013 18:18:44 +0000
Mi provas paroli Esperanton http://helton.de/Blog/article/eo/5
Ĉu vi vidas? Mi estas pretendante esti kapabla paroli 6 diferent lingvoj, kaj malgraŭ tio ekzistas grandega ŝanco por perdi bonan oportunity pro manko en lingvo understainding. Kaj ĉio ĉi procezo ne estas justa! Mi neniam estos en egala nivelo kiel denaska parolanto. Esperanto estas foiron kaj simpla. Ĉi tiu lingvo havas solidajn bazojn, kaj mi apreciate ĝin.]]>
Sun, 21 Jul 2013 22:03:20 +0000