15 Vortoj de la tagoj - Leciono 1

DUBI
en: to doubt
pt: duvidar

1. Ne esti certa pri la ekzisto, realeco aŭ vereco de io:

Mi dubas pri ŝia amo.
Lia fideleco estas dubinda.
Vi posedas nedubeblan talenton.
Sendube vi estas prava.

2. Ne scii, heziti kredi, ĉu io okazos aŭ ne:

Mi forte dubas, ke oni akceptos nian proponon.
Dubo gardas kontraŭ risko.
Granda parolisto estas duba faristo.
Li dubas pri multaj aferoj - li estas dubema.


PREFERI
en: to prefer
pt: preferir

Decidiĝi favore al unu afero aŭ ago post komparo kun alia:

Mi preferas bananojn al pomoj.
Mi preferis tion ne fari.
La instruistino havas preferon por li.
Aĉetu kuketojn prefere al bombonoj.
Mona donaco estas preferinda.
Nia domo havas preferindecon, ke ĝi ebligas vendiĝi kontraŭ granda monsumo.


ODORI
en: to smell, to give off an odour, to reek
pt: cheirar, liberrar um odor, cheiro

1. Eligi materiajn nevideblajn korperojn, kapablajn impresi flarsenson:

Odoras je brasika supo.
Kiu mem sin gloras, malbone odoras.
Mono odoron ne havas, sian devenon ne diras.
Li ĝuis ŝian bonodoran korpon.
Mi ne sentas la odoron de la manĝo, ĝi ŝajnas esti senodora.

2. Vidigi en si ian apartan econ, montri, aperigi, signi:

Via tiel malfrua reveno odoras perfidon!
Lia oferto estis agrablodora.
Tiu lando malbonodoriĝis.


INDIFERENTA
en: indifferent
pt: indiferente

1. Prezentanta nenian motivon por prefero, por intereso:

Via opinio estas indiferenta por mi.
Oni povas preni la kuracilon antaŭ aŭ post manĝo, indiferente.

2. Montranta nenian preferon, intereson pri iu aŭ io:

Li estas indiferenta pri ĉio, pro tio neniu volas amikiĝi kun li.
Mi indiferente rilatas al la poezio.
Li traveturis la plej belajn landojn kun plena indiferenteco.


FANDI
en: to melt
pt: derreter

1. Likvigi per varmo solidan substancon:

Fandu la buteron - ni faros kukon.
La kandelo jam fandiĝis.
Iridio estas tre malfacile fandebla metalo.

2. Produkti (objekton) per fandado de kruda materialo en formujon:

Fandistoj fandis sonorilegon por la preĝejo.
La fandado de la statuo daŭris tre longe.
Fero ne kunfandiĝas kun argilo.

3. Moligi:

Liaj belaj vortoj fandis ŝian koron kaj ŝi ne plu koleris.
La tempo forfandos tiun glacian indiferentecon.
Lumaj radioj disfandis la rigidecon de ŝiaj trajtoj.


AKIRI
en: to acquire, to obtain, to get, to attain
pt: adiquirir, obter

1. Iĝi posedanto de io konkreta per aĉeto, interŝanĝo aŭ alie:

Ni akiris tre bonan domon je malalta prezo.
Kiu amas la liton, ne akiros profiton.
Peke akirita ne estas profita.
Kiel akirite, tiel perdite.
Akiro kaj perdo rajdas duope.

2. Sukcesi ricevi ion petitan:

Vi devas akiri por tio la permeson de la Akademio.


3. Per propra klopodo sukcesi havigi al si ies favoron, helpon, apogon:

Li estis tre bonkora kaj helpema kaj pro tio akiris multajn amikojn.
Ŝi estas neakirebla virino.
Li provis flatakiri mian pardonon.

4. Havigi al si ion abstraktan per penado aŭ klopodo:

Ŝajnas al mi, ke vi neniam akiros saĝon.
Scion akiru, sed ne ĉion eldiru.
Per mezuro kaj peso akiriĝas sukceso.
Lasu min reakiri mian spiron.


ĴALUZA
en: jealous
pt: Ciúmes

1. Sentanta doloran maltrankvilon pro la timo pri perdo aŭ difekto de iu sia posedaĵo, kiun oni pro tio fervore prizorgas:

La aktoro estis ĵaluza pri sia famo.
Ĉiu nacio ĵaluze volas konservi sian suverenecon.
Mi tute ne ĵaluzas pri via sukcesa laboro.

2. Sentanta doloran suspektoplenan maltrankvilon pri la fideleco de amata persono:

Li estas tre ĵaluza pri sia edzino.
Amo kaj ĵaluzo estas gefratoj.
Via edzo estas ĵaluzulo, se li malpermesas al vi sola foriri ien.


LACA
en: tired
pt: Cansado/a

1. Sentanta sin malvigla kaj bezonanta ripozon pro eluzo de siaj fortoj per troa penado:

Ni estis lacaj pro longega vojaĝo.
Ĉirkaŭ la mateno vekis laceco, kaj ŝi iom ekdormis.
Laboro lacigas, sed akiro ĝojigas.
La aranĝo estis interesa, sed laciga.
Ne laciĝu viaj manoj pri fremdaj infanoj.
Mi sportis kaj nun volas mallaciĝi.
En sia profesio ŝi estis diligenta kaj senlaca.

2. Tedita de ia okupo kaj deziranta ĝin rezigni aŭ ĉesigi:

Mi jam estas laca de via konstanta ĵaluzo.


FAMILIARA
en: familial
pt: familiar

Tiel senceremonia, kiel interne de familio; senĝena:

Forgesu pri viaj familiaraj manieroj - ĉi tie estas multaj fremduloj.
Vi ne devus paroli familiare kun via estro!
La filo ne ŝatis ĉiujn tiujn familiaraĵojn, precipe karesojn.
Mi sentis min kiel hejme pro ilia familiareco.
Mi pensas, ke ŝi neniam familiariĝos kun mi.


SEVERA
en: strict, severe
pt: estrito, severo

1. Senindulga; ne facile pardonanta kaj forte punanta:

Nia instruisto estas severa, sed justa.
Ne ĉion oni devas severe ekzameni.
Restis neniu spuro de lia antaŭa severo. Preskaŭ ĉiuj instruistoj de nia universitato estas malseveraj.

2. Akre malmilda, malfacile eltenebla:

Venis severa vintro.
Negocaj aferoj estas severaj.

3. Ne toleranta deflankiĝon disde la regulo; postulanta plenan konformiĝon al la modelo, tipo, leĝo:

Ŝi sekvas severan dieton.
Kun vero severa komercaĵo forvelkos.
Severeco de la leĝoj ne detenis lin de tro rapida veturado.

4. Senornama; senigita je ĉio nenecesa, je ĉia superfluaĵo:

Ni rimarkis, ke la arkitekturo de tiu urbo estis severa.


AMPLEKSO
en: extent, scope, range
pt: extensão, escopo, vastidão

1. La grado de volumena grandeco, konsiderata rilate al tio, kion ĝi enhavas:

Babilono estas konata laŭ sia amplekso kaj arkitekturo.
PIV (Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto) estas ampleksa vortaro.
Ankoraŭ kelkaj kursoj ampleksigis la kursejon de lernu!.

2. Grado de metafora vasteco, en rilato kun la entenataj detaloj aŭ cirkonstancoj:

Ni ankoraŭ ne scias la amplekson de katastrofo.
Mi konas vin tiel longan tempon, kian povas ampleksi mia memoro.
La perspektivoj de la Konferenco ampleksiĝis.


STREĈI
en: to stretch, to wind up, to tense
pt: por força, entonação, tensão, destake

1. Forte tiri suplan objekton kaj teni ĝin en pli longigita aŭ pli larĝigita stato:

Streĉu la ŝnuron rigida.
La haroj streĉiĝas (de teruro).
Diplomatiaj rilatoj de tiuj landoj estas streĉitaj.

2. En alta grado uzi sian korpan forton por ia movo, gesto:

Li streĉis la muskolojn de la brakoj.
Streĉu la okulojn!
Tiu vundo de muskolo aperis post streĉo.

3. Uzi plej energie siajn psikajn fortojn, por atingi celon:

Mi streĉos ĉiujn miajn fortojn kaj nepre faros tiun laboron.
Tiu streĉa atendado nin ĉiujn lacigis.
Ŝi falis - tiel efikis sur ŝi la streĉeco, timo kaj doloro.
Li volis malstreĉi sin kaj iomete ripozi.

4. Apliki forton (de tiro, premo, flekso, tordo ks) al elasta korpo, por iel utiligi la rezultontan laboron:

Necesas streĉi la horloĝon.


LAĈO
en: shoe-lace, lace
pt: laço, cadarço

1. Ŝnureto el kotono, silko, ledo ks, kiun oni trapasigas tra specialaj truetoj por streĉi kaj kunligi du partojn de vestoj, korseto, ŝuoj kaj ceteraj:

Mi preferas ŝuojn kun zipoj al ŝuoj kun laĉoj.
Kara, helpu frateton laĉi ŝuojn.
Streĉe laĉita korseto malfaciligis mian spiradon.

2. Io simila (koliero, plektaĵo ks):

Laĉo da koraletoj ĉirkaŭis ŝian belan kolon.
Mi ne volas laĉi mian volon per leĝoj.


PRECIZA
en: acurate, precise
pt: acurrado, exato, preciso, pontual

Ĝuste kaj klare difinita eĉ en la plej malgrandaj detaloj:

Mi bezonas precizan adreson por ke mi povu veni al vi.
Ju pli precizaj la kalkuloj, des pli fortika la amikeco.
Ni interkonsentis renkontiĝi precize je la deka horo.
La desegnisto estas fama pro la precizeco de siaj desegnoj.
La i
nstruistino estis tre precizema - ŝi ĉiam postulis precizajn respondojn.
Ĉu vi povus precizigi la sencon de tiu ĉi vorto?


PUŜI
en: to thrust, to push
pt: lançar, empulso, pressão, arranco, dar um empurrão

1. Per forta movo, premo aŭ frapo, forigi aŭ peni forigi de la okupita loko:

Li puŝis min ne hazarde.
Malgraŭ ĉiuj ventoj kaj puŝoj Esperanto vivis kaj kreskis regule.
Esperanto ne celas elpuŝi la naciajn lingvojn.
Ŝi enpuŝis al li la tranĉilon en la korpon.
Du samaj elektraj polusoj forpuŝas unu la alian.
En la koridoro mi kunpuŝiĝis kun la najbaro.
Li sukcese repuŝis argumenton.

2. Alkonduki al ia stato aŭ ago:

La talento puŝis ŝin al la artista profesio.
Malplena sako puŝas al peko.
Tio povus ekpuŝi al ruiniĝo nian tutan aferon.

Fonto: http://en.lernu.net/lernado/vortoj/tagovortoj/arkivo.php


2013-08-10 19:04:12
Mi provas paroli Esperanton

Ĉu vi vidas? Mi estas pretendante esti kapabla paroli 6 diferent lingvoj, kaj malgraŭ tio ekzistas grandega ŝanco por perdi bonan oportunity pro manko en lingvo understainding. Kaj ĉio ĉi procezo ne estas justa! Mi neniam estos en egala nivelo kiel denaska parolanto. Esperanto estas foiron kaj simpla. Ĉi tiu lingvo havas solidajn bazojn, kaj mi apreciate ĝin.
RSS Feed
"A vida é curta demais para ser pequena / The live is so short to be small / Das leben zu kurz sind für kleine sein". (Benjamin Disraeli)